mercredi 25 juillet 2012

Ĉu la (ne)perfekteco de Esperanto gravas?


Multe da homoj diras, ke esperanto ne estas perfekta kaj estas plibonigebla.

Ili pravas. Mi ankaŭ ŝatas aliajn planlingvojn, kiel Interlingvao kaj Nova Lingvafrankao.
Estas multe da trajtoj de Esperanto, kiuj plibonigeblas (kaj ofte oni jam proponis ke ŝanĝu):
  • La akuzativo (forigi ĝin aŭ nedevendigi ĝin)
  • La ĉapelitaj literoj
  • La vortaro povus pliraciiĝi (eble...)
  • La lingvo povus ŝajni pli nature (almenaŭ por Eŭropanoj – sed tio tute ne objektivas)
  • Ni povus kunigi la –e kaj la –a vortojn en nur unu kategorio.
  • Pli radike: ni povus uzi precipe bazvortojn (radikojn) kun nur malmulte da pre/sufiksoj (kiel en Nova Lingvafrankao).
Sed tio tute ne gravas.
Gravas pli, laŭ mi, ke:
  • Esperanto, kaj nur ĝi, havas komunumon. Homoj uzas ĝin!
  • Ĝi estas ĉiumaniere multe pli facila ol naciaj lingvoj.
  • Ĝi estas jam kaj delonge uzita kiel lingvafrankao egaleca!
Kaj tio ja gravas!

Aucun commentaire:

Publier un commentaire